Balotado por la Rusia Konstitucifara Asembleo de 1917

Balotado por la Rusia Konstitucifara Asembleo de 1917 okazis la 25an de Novembro 1917, kvankam kelkaj distriktoj havis balotadojn en aliaj tagoj, ĝis eĉ ĉirkaŭ du monatojn post kiam tiu devis origine okazi; ĉiuokaze ili estis organizitaj kiel rezulto de la okazaĵoj de la Rusia revolucio de 1917. Ili estas ĝenerale agnoskitaj kiel la unuaj liberaj balotadoj en la historio de Rusio.[1]

Variaj akademiaj studoj montris alternativajn rezultojn. Tamen, ĉiuj klare indikas, ke la Bolŝevikoj estis klare venkintoj en la urbaj centroj, kaj atingis ĉirkaŭ du trionojn de la voĉdonoj de la soldatoj de la Orienta Fronto. Tamen, la Socialista Revolucia Partio venkis totale pro la forto de la apogo el la rura kampanararo, kiu estis unudirekta voĉdonantaro, nome en la direkto al la agrara reformo.[1]

  1. 1,0 1,1 Dando, William A. (June 1966). "A Map of the Election to the Russian Constituent Assembly of 1917". Slavic Review. 25 (2): 314–319. doi:10.2307/2492782. ISSN 0037-6779. JSTOR 2492782.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search